Pri grava Esperantisto kaj pri esperanta asocio – kadre mia esperanta retkurso mi devas rakonti pri fama Esperantisto kaj pri esperanta asocio. Mi decidis rakonti pri svisa psikologo kaj tradukisto Claude Piron kaj la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE).

Im Rahmen meines Esperanto Kursus, den ich derzeit im Internet mache, soll ich über einen bedeutenden Esperanto-Sprecher und über eine Esperanto-Organisation berichten. Ich entschied mich für den Schweizer Psychologen und Übersetzer Claude Piron und für die katholische Esperanto Vereinigung (IKUE). Es folgen die Texte in der Sprache Esperanto.

Claude Piron

Claude Piron estis svisa Esperantisto, kiu vivis de 1931 gis 2008. Li estis psikologo kaj psikoterapisto kaj instruis en la Geneva Universitato. de 1956 ĝis 1961 li ankaŭ estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa kaj el la hispana en la francan); poste li plu tradukadis tutmonde por la Monda Organizaĵo pri Sano ĝis 1969.

li estis membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA kaj membro de Esperantlingva Verkista Asocio.

Post sia laboro ĉe UN, li laboris por Monda Organizaĵo pri Sano tra la mondo kaj verkis multajn Esperantajn verkojn, uzis Esperanton en multaj landoj kaj instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko.

Li verkis lernolibrojn, facilajn legaĵojn, romanojn, novelojn, poezion, faktolibrojn kaj artikolojn. Liaj plej famaj verkoj estas Gerda Malaperis kaj La Bona Lingvo.

Deutsch (Wikipedia): https://de.wikipedia.org/wiki/Claude_Piron

Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista

La Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) estas asocio de katolikaj esperantistoj. Ĝi fondiĝis en 1910 kaj havas sian sidejon en Romo.

IKUE deziras disvastigi la uzon de la neŭtrala kaj facile lernebla lingvo Esperanto inter katolikoj por tiamaniere kontribui al kompreniĝo, unueco kaj paco. Ĝi krome celas diskonigi la kristanan kredon kaj funkcii kiel internacia komunumo de fideluloj. Por realigi tiujn ĉi celojn, la asocio eldonas publikaĵojn kaj organizas internaciajn kunvenojn kaj spiritajn aranĝojn. Sacerdotoj de IKUE ofte ofertas esperantlingvajn Diservojn kadre de aranĝoj de la ĝenerala Esperanto-movado.

Nuntempe IKUE kaj KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) frate kaj intense kunlaboras en la spirito de ekumenismo. Dum en nacilingva medio katolikoj kaj protestantoj ankoraŭ kutimas uzi malsamajn kant- kaj preĝlibrojn, en la Esperanto-movado oni uzas ĉefe la saman libron.

Deutsch (Wikipedia): Internationale Katholische Esperanto-Vereinigung